kombinante desegnitajn kaj parametrikajn maskojn

Desegnitaj kaj parametrikaj maskoj uzeblas kune por formi unuopan maskon, kiu povas esti aplikita al modulo.

Estas du ĉefaj elementoj, kiuj kontrolas kiel unuopaj maskoj estas kombinitaj: la polareca agordo de ĉiu unuopa masko (difinita per la plusa kaj minusa butonoj) kaj la agordo en la kombinujo “Kombini maskojn”.

La kombinujo “kombini maskojn” enhavas la jenajn opciojn, difinante kiel la desegnitaj kaj parametrikaj maskoj estos kombinataj:

ekskluzive
Simpla metodo por kombini maskojn, ekskluziva reĝimo multobligas kune la individuajn pikselvalorojn de ĉiu el la komponentmaskoj.

Por iu pikselo, la fina masko havos valoron de 0 se iuj ajn el la individuaj maskoj estas 0 ĉe tiu loko kaj ĝi nur havos valoron de 1,0 se ĉiuj maskoj havas valoron de 1,0 ĉe tiu loko.

Iu ajn masko povas ekskludi pikselon per fiksi ĝian valoron al 0, sendepende de tio, kion faras la aliaj maskoj. Post kiam pikselo estas ekskludita de masko, alia masko ne plu povas inkluzivi ĝin denove.

inkluzive
Inkluziva reĝimo unue inversigas ĉiun individuan maskon (subtrahas ĝian valoron de 1,0), multobligas la inversajn maskojn kune, kaj finfine inversigas la kombinitan maskon denove.

Por iu pikselo, la fina masko havos valoron de 1,0 se iuj ajn el la individuaj maskoj estas 1,0 ĉe tiu loko kaj ĝi havos valoron de 0 nur se ĉiuj maskoj havas valoron de 0 en tiu loko.

Ĉiu individua masko povas inkluzivi pikselon per fiksi ĝian valoron al 1,0, sendepende de tio, kion faras la aliaj maskoj. Post kiam pikselo estas plene inkluzivita de masko (ĝia valoro estas 1,0) estas neniu maniero por alia masko ekskludi ĝin denove.

ekskluzivaj kaj inkluzivaj inversaj modoj
Uzi la ĉi-suprajn kombinajn metodojn sole ankoraŭ estus sufiĉe limiga. Ni akiras maksimuman flekseblecon per permesi plian inversan paŝon por ĉiu individua masko. Ĉi tio estas regata de la polusaj butonoj, kiujn vi trovas proksime al la individuaj kanaloj.

Ŝaltante la polusbutonon de masko inversigas ĝiajn valorojn (subtrahas la originan valoron de 1,0).

Fine ene de la kombinujo “kombini maskojn” vi povas elekti la ekskluzivajn & inversitajninkluzivajn & inversitajn opciojn. Ĉiu el ĉi tiuj opcioj estas ekvivalenta al la ekskluziva kaj inkluziva reĝimoj, respektive, sed kun fina paŝo kiu inversigas la rezultan maskon.

🔗tipaj uzkazoj

inkluziva reĝimo
Por ĉi tiu reĝimo vi agordas la kombinujon “kombini maskojn” al inkluziva reĝimo kaj certigu, ke ĉiuj polusbutonoj de ĉiuj individuaj kanaloj kaj de la desegnita masko estas agordita al negativa (-). Via deirpunkto estas masko kie ĉiuj pikseloj havas valoron de nulo (neniu pikselo estas elektita). Vi nun ĝustigas la parametrajn maskajn glitilojn por alporti pli kaj pli da pikseloj en la elekton aŭ vi desegnas formojn sur la kanvaso por elekti specifajn areojn de via bildo.
ekskluziva reĝimo
En la kontraŭa kazo vi agordas la kombinujon “kombini maskojn” al ekskluziva reĝimo kaj certigu, ke ĉiuj polusaj butonoj estas agordita al pozitiva (+). Via deirpunkto estas masko kun ĉiuj valoroj je 1,0 (ĉiuj pikseloj estas elektitaj). Vi nun ĝustigas la parametrikajn maskajn glitilojn por ekskludi partojn de via bildo laŭbezone aŭ rekte desegni formojn sur la kanvaso por ekskludi tiujn areojn.

Por via komforto, la GUI de parametrikaj maskoj provizas butonon, kiu inversigas ĉiujn kanalajn polusojn kaj ŝanĝas inter inkluziva kaj ekskluziva reĝimo en la kombinujo “Kombinas maskojn”.

Por novuloj estas rekomendata, ke vi restu al la supraj du uzkazoj. Ĉi tio signifas, ke vi devas decidi antaŭe kiel vi volas konstrui vian maskon.

translations