superrigardo

Ĉi tiu vido temas pri presado de viaj bildoj. Ĉar presado ne facilas, estas multaj teknikaj aspektoj konsiderindaj.

Post elekto de bildo en la lumtabla vido oni povas eniri la modulon print settings por ĝustigi presilajn agordojn kaj komenci presadon.

Ĉi tiu modulo subtenas la ICC-profilon de la presilo, kiu estas iom deviga se vi volas fari altkvalitan presaĵon same al la bildo montrata sur la ekrano.

Gravas noti, ke ICC-profiloj donitaj de la fabrikantoj de papero kaj / aŭ presilo ne povas esti uzataj ĉe GNU / Linukso, ĉar ili dependas de la presila pelilo. La modulo de presado ĉe darktable uzas CUPS kaj ne ekzistas ICC-profiloj kiuj estas pretaj por uzado kun ĉi tiu pelilo.

translations